Koordinatoj: 79° N 80° O / 79 °N, 80 °O (mapo)
La Siberia Breto, unu el la arktoceanaj kontinentbretoj, estas la plej granda kontinentbreto de la Tero, nome parto de la Kontinenta Breto de Rusio. Ĝi etendas el la kontinento de Eŭrazio en la ĝenerala areo de Norda Siberio (de tie la nomo) ĝis la Arkta Oceano. Ĝi etendas ĝis 1500 km eksterborde. Ĝi estas relative malprofunda, kun averaĝa profundo de 100 m. Nombraj insuloj estas ene de la breto, kiaj la Vrangela Insulo, Nova Zemlo, kaj la Novsiberiaj Insuloj.[1]
Ĝi estas komponita de la Karaa Maro, Lapteva Maro, kaj la Orientsiberia Maro, kaj respective subdividita en la Karaa Breto, la Laptova Breto kaj la Orientsiberia Breto.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search